MEKARO 2017

Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto

Hamiltono, Ontario

Bonvenon

Esperanto Rondo de Toronto

Bonvenon al la retejo de MeKaRo, kiu okazos en Hamiltono, Ontario, de:

La 20a ĝis la 22a de Majo 2017

Ĝin organizas Esperanto-Toronto.

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

Hamiltono

Hamiltono estas urbo plena je kulturo, historio, kaj naturo. Situanta en suda Ontario, je malpli ol unuhora veturo de Toronto aŭ de la Niagara Akvofalaro, Hamiltono estas perfekta vizitloko. De ĝia vigla arta vivo, al ĝia riĉa historio, al ĝiaj nekredeblaj plenaeraj allogaĵoj, ĝi okazas tie!

Legu pli pri Hamiltono en Vikipedio.

La venonta MeKaRo okazos en Montrealo, Kebekio, de la 19a ĝis la 21a de Majo 2018. Ĝin organizos la Esperanto-Societo Kebekia.

Legu pri la historio de MeKaRo en Vikipedio.

Simila Evento

La Urba Semajnfino estas Esperanto-evento, kiun ĉiuj povas organizi en ajna Nord-Amerika urbo. Lernu kiel vi mem povas organizi ĝin en via regiono!

Pri Ni

Ĉi-retejon verkas Esperanto-Toronto

Kontaktu nin