Aliĝilo

Eĉ se vi venos kiel grupo aŭ familio, bonvolu kompletigi la aliĝilon aparte por ĉiu individua partoprenonto.

Nomo (kiel ĝi aperu sur via nomŝildo) *

Bonvolu enmeti vian nomon, aŭ tiun de la homo, por kiu vi kompletigas la aliĝilon. Ni rekomendas la formaton “Persona_nomo_nacilingva (Persona_nomo_Esperanta_(se_vi_uzas_iun)) Familia_nomo_(nacilingva)”, ekz. “Ludwik (Ludoviko) Zamenhof”, sed ni ĉiuokaze presos vian nomon sur vian nomŝildon precize, kiel vi tajpas ĝin ĉi tie.

Urbo *

Bonvolu enmeti la urbon, kie vi loĝas efektive la 20an de Majo 2017, ekz., “Hamilton ON”


Kaŝu miajn nomon kaj loĝurbon de la enreta listo de aliĝintoj.

Aĝo *

Bonvolu enmeti vian aĝon je la 20a de Majo 2017. Ĉi tiu informo povus esti utila al la organizantoj, sed ni ne kunhavigos ĝin.

Retadreso

Bonvolu enmeti vian retadreson, por helpi la organizantojn komuniki kun vi pri MeKaRo 2017. Ni ne kunhavigos vian retadreson.

Poŝtelefono

Se vi volas informi nin pri via poŝtelefona numero por helpi al ni trovi vin okaze, ke vi perdiĝos dum la renkontiĝo, bonvolu enmeti ĝin ĉi tie. Ni ne kunhavigos ĝin.

Dietaj limoj

Bonvolu enmeti viajn dietajn limojn, ekz., se vi estas vegetarano, k.t.p.

Ĉu vi alvenos malfrue aŭ foriros frue?

Por helpi la organizantoj plani, se vi alvenos malfrue aŭ foriros frue, bonvolu indiki kiam; kaj, se estas programero, kiun vi certe ne ĉeestos, bonvolu informi nin.

Nacilingva prefero *

Bonvolu indiki vian preferon pri la naciaj lingvoj de Kanado por la programeroj, kiuj ne okazos en Esperanto.

Mi ne komprenas la Francan.
Mi preferas la Anglan, sed mi ankaŭ komprenas la Francan.
La Angla kaj la Franca egalas al mi, sed, se mi devas elekti, mi elektus la Anglan.
La Angla kaj la Franca egalas al mi, sed, se mi devas elekti, mi elektus la Francan.
Mi preferas la Francan, sed mi ankaŭ komprenas la Anglan.
Mi ne komprenas la Anglan.

Presitaj informoj *

Mi havas tabulkomputilon aŭ similan aparaton, kaj mi legos ĉiujn informojn, kiujn mi bezonas, en la MeKaRa retejo dum la renkontiĝo.
Mi ne havas tabulkomputilon aŭ similan aparaton, kaj mi mem presos la informojn, kiujn mi bezonos, el la MeKaRa retejo antaŭ ol alveni. (Dankon!)
Mi ne havas tabulkomputilon aŭ similan aparaton, kaj mi bezonos presitan version de la informoj en la MeKaRa retejo.

Kiun ekskurson vi intencas elekti por sabata vespero:

La Fantoma Promenado
La Malluma Tramo (Ne plu disponeblas pro veteraj kialoj.)
Mi ne intencas ĉeesti la promenadon.

Komentoj aŭ demandoj

Se vi havas pliajn komentojn aŭ demandojn por la organizantoj, bonvolu enmeti ilin ĉi tie.

Aliĝi