Sabaton, La 20-an de Majo

Vidu Mapon por Sabato

11atm — 2ptm:

Akceptejo kaj manĝado ĉe la Haveno de Hamiltono.

Notu

Hamiltono estas malcentrigita urbo, do oni devos ŝofori por atingi la lokojn kiujn ni vizitos.

Ni petas, ke tiuj kun aŭtoj helpu tiujn kiuj venos sen aŭtoj. Mapoj de la lokoj troviĝas jene. La mapo por dimanĉo ankaŭ inkluzivas lundon.

Ni renktontiĝos en la mult-cela ĉambro (angle: multi-purpose room) de konferenc-centro, la HWT Centre. Tie ni ĝuos belan pejzaĝon, kaj se la vetero bonas, ankaŭ ĝuos la eksteran korton. Ni povas tagmanĝi tie. Vi kunportu vian propran tagmanĝon; ĝi ne estas proviziita. Tamen, ni sugestas aĉeti ĝin ĉe Wiliams Café, kiu situas tuj apude.

2ptm:

Nacia Historia Loko de HMCS Haida / HMCS Haida National Historic Site / Lieu historique national du NCSM Haida. La Haida estas militŝipo de la tipo “destrojero,” konstruita en 1941 en Britio kaj uzita de la Kanada militarmeo dum la dua mondmilito. Ĝi estis la plej sukcesa Kanada militŝipo je mezuro de sinkigado de malamikaj ŝipoj. Ĝi estas la sola konservita ekzemplo de sia klaso, kaj fariĝis muzeo-ŝipo en 1984.

Vespermanĝo ĉe My Thai.

Fantoma Promenado kaj Malluma Tramo.

Ni daŭrigas nian MeKaRan tradicion ĝui la “fantoman promenadon” kiun ni ĝuis antaŭe en Kingstono, Otavo, Kebeko, kaj Toronto. La kompanio en Hamiltono ofertas diversajn promenadojn, kiu sugestas ke la historio de Hamiltono estas aparte malluma! Vi havas du elektojn por via enkonduko al tiu historio.

Fantoma Promenado en la centra urbo: La originala promenado de la kompanio en Hamiltono. Rondiro tra la hantitaj stratoj kaj mallumaj aleoj de la kerno de Hamiltono. Vi vidos historiajn monumentojn kaj lernos iliajn nekredeblajn rakontojn. Inkluzivitaj estas la Hotelo Reĝa Connaught, la Ĉiovendejo Right House, La Teatro Hamilton Place, la Domego Whitehern, la Preĝejo St. Paul’s, kaj la mistera ligo inter la urbo kaj tre fifama murdisto nomita Jack.

La Malluma Tramo: Ĝuu trankvilan noktan rajdon laŭ la pitoreska akvobordo de Hamiltono, en la kompanio de violentaj kaj hantantaj rakontoj. Malstreĉiĝu dum la lerta oratoro teksas rakontojn per la mikrofono de la malfermita-aera Havenborda Tramo de Hamiltono. La rondiro reliefigas la Fantomojn de la Grandaj Lagoj, mortoj kaj entombigoj en la kvieta profundo. Vidu la malbenitajn Altejojn de Burlington, kaj staru ĉe la loko de la plej tragika trajn-katastrofo en la urba historio.

La promenado komenciĝas ĉe la angulo de King Street East kaj John Street.

La Tramo foriras de la kiosko en la Parko Bayfront (angle: Bayfront Park Gazebo), ĉe la angulo de Bay Street North kaj Strachan Street West. Vi povas parki senkoste en la Parko Bayfront.

Ni kredas, ke estos sufiĉe da spaco por ke ĉiu povos elekti laŭ sia deziro. Se tio ne estos la kazo, ni petos ke la pli promenad-kapablaj elektu la promenadon.

Dimanĉon, La 21-an de Majo

Vidu Mapon por Dimanĉo kaj Lundo

Hamiltona Muzeo de Vaporo kaj Teknologio: Tiu ĉi muzeo montros al vi la historion de la frua industria revolucio en Kanado. La ĉefa afero estas grandega pumpilo kiu ĉerpis akvon el la lago kaj plenigis la rezervujon de la urbo. Se vi intencas vestiĝi en “Vapor-punka” stilo por Haloveno, vi trovos multajn ideojn ĉi tie por la detaloj de via kostumo!

Tagmanĝo ĉe Mother’s Pizza.

40 Creek Viski-Fabrikejo. Kanada Viskio havas longan historion, sed tiu ĉi loko reprezentas la estontecon de la industrio. Viskio estas farita el greno, per du procedoj: la fermentado de amelo en alkoholon (same kiel fari bieron), kaj la distilado por koncentrigi la alkoholon. Tradicie, viskio estis bona rimedo por farmistoj fari produkton kiu tenas sian valoron longdaŭre kaj vojaĝas efike. Ĝi estas tradicie farita el maizo, hordeo, sekalo, aŭ tritiko, kaj kutime el mikso de tiuj. 40 Creek estis fondita de John Hall en 1992. S-ro Hall estis originale vinfaristo, kaj li kunportis siajn konon kaj metodojn lernitajn en la fabrikado de vino, al la fabrikado de viskio. La rezulto estas mult-premiita produkto kiu gustas nova, sed nemiskompreneble tenas la karakteron de kanada viskio. En nia vizito, ni vidos la procedon de viski-fabrikado, kiu estas surpriza mikso de la artoj de agrikulturo kaj moderna industrio. Post ĉiĉeronado, estos gustumado.

Notu: Estas multe da libera tempo inter tiu ĉi vizito, kaj la sekvanta programero, kiu estas vespermanĝo kaj ĝenerala umado komence je la 19a. Ni petas ke vi ripozu ĉe la viski-fabrikejo post la gustumado, antaŭ ol vi ŝoforos.

Vespermanĝo ĉe Collins Brewhouse.

Ni rezervis la superan etaĝon ĝis la 23a horo, kiam la restoracio fermiĝas. Do ni povos vesperamanĝi tie, kaj poste resti tie, babili, kanti, ludi, kaj ĝui la Mekaran etoson kune. Ni ankaŭ havas planon por kelkaj organizitaj ludoj.

Lundon, La 22-an de Majo

Reĝa Botanika Ĝardeno: La RBG (angle) estas la plej granda botanika ĝardeno en Kanado, kaj nacia historia loko. La parko gajnis reĝan ĉarton en 1930, kaj nun inkluzivas pli ol 27 km da marŝ-padojn, irante tra kultivitaj ĝardenoj kaj ankaŭ tra sovaĝaj rezervejoj. Mapo troviĝas ĉi tie:

http://www.rbg.ca/files/pdf/visit/RBGvisitorguide16A1.pdf

Ni renkontiĝos ĉe la ĉefa enirejo, la “RBG Centre.” Oni povas aŭ piediri aŭ ŝofori inter la diversaj ĝardenoj. Ankaŭ estas navedbuso kiu iras inter la ĝardenoj.

Tagmanĝo ĉe Rose Garden Familia Restoracio.

Ĝi situas tre proksime de la RBG.